Old Tjikko

Old Tjikko

Old Tjikko (esperante Malnova Tjikko) estas 9500-jara ordinara piceo, situanta en la nacia parko Fulufjället, en la provinco Dalarna. Ĝi estas unu el la plej aĝaj individuaj klonaj arboj tutmonde.

Old Tjikko

Olda TjikkoMalnova Tjikko estas 9550 jaraĝa ordinara piceo (Picea abies), kiu kreskas en la montoj de la nacia parko Fulufjället en la sveda provinco Dalekarlio.[1][2][3] La regiono apartenas al la komunumo Älvdalen kaj situas kvin kilometrojn oriente de la norvega landlimo. „Old Tjikko“ estas la plej maljuna vivanta individua klonarbo. Ekzistas ekzemploj por ankoraŭ pli maljunaj arboj, tiu estas pluraj arboj, kiuj estas ligitaj per komuna radika sistemo, ekzemple Pando, kies radika sistemo estas taksita pli ol 80.000 jaroj.

La aĝo de la arbo estis decidita per la radiokarbona datado de la radika sistemo, ne per dendroĥronologio aŭ la nombrtado de la kreskoringoj. La trunko estas taksita nur je aĝo de kelkaj cent jaroj, sed la arbo kiel tuto mem vivis multe pli longeĉo, ĉar branĉo, kiu tuŝis la grundon formis radikojn kaj nova trunko elkreskis el la radika sistemo. 5062 jaraĝa (bezogen auf 2012) longviva pino en la Blanka montaro.[4] Vegeta reproduktado kutimas ĉe multaj plantoj, ekzemple ĉe Larrea tridentata-arbusto, kies ekzemplero „King Clone“ estas taksata je ĉ. 12.000 jaroj.

  1. Schwedische Fichte stellt Alters-Weltrekord auf. spiegel.de. Alirita 7-a de Januaro 2012.
  2. la plej maljuna arbo de la mondo. scienceticker.info. Arkivita el la originalo je 2012-01-02. Alirita 17a oktobro 2009.
  3. World’s oldest living tree discovered in Sweden. Universität Umea. Arkivita el la originalo je 2008-04-20. Alirita 17-a de Aprilo 2008.
  4. Rocky Mountain Tree Ring Research: Database of ancient trees (Stand: Januar 2013)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search